1 ==============================================================================
2 = B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.7.eo.2 =
3 ==============================================================================
5 Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
6 por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
7 fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
10 La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas
11 de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.
14 La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
15 por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).
17 Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
18 la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
19 ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!
21 Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
22 kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
23 ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.
25 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
26 Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON
29 ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
31 k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
32 < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
33 j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
35 1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.
37 2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
38 Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono
40 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.
42 RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
43 la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.
45 RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
46 vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.
48 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
49 Leciono 1.2: ELIRI EL VIM
52 !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!
54 1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).
56 2. Tajpu: :q! <Enenklavo>.
57 Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
59 3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri
60 en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo>
62 4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
63 1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.
65 RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
66 Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.
68 5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.
70 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
71 Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO
74 ** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. **
76 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
78 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
81 3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon.
83 4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.
86 ---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.
88 5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4
90 RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.
94 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
95 Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO
98 ** Premu i por enmeti tekston. **
100 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
102 2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan
103 signon post kie la teksto estas enmetenda.
105 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
107 4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
108 reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.
110 ---> Mank en ĉi linio.
111 ---> Mankas tekston en ĉi tiu linio.
113 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
118 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
119 Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO
122 ** Premu A por postaldoni tekston. **
124 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
125 Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.
127 2. Premu majusklan A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
129 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
132 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la
133 paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.
135 ---> Mankas teksto el ti
136 Mankas teksto el tiu linio.
137 ---> Mankas ankaŭ teks
138 Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.
140 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
144 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
145 Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON
147 ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. **
149 !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!
151 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q!
153 2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo>
154 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
155 dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu
158 3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.
160 4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :wq <Enenklavo>
162 5. Relanĉu la instruilon vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.
164 6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.
167 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
171 1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
172 h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren)
174 2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo>
176 3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ŝanĝojn
178 4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x
180 5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
181 i tajpu enmetendan tekston <ESK>
182 enmetas tekston antaŭ la kursoro
184 A tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
185 postaldonas post la kursoro
187 RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
188 nedeziratan aŭ parte plenumita komando.
190 Nun daŭrigu al la leciono 2.
193 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
194 Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO
197 ** Tajpu dw por forviŝi vorton. **
199 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
201 2. Movu la kursoron al la linio markita per --->.
203 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.
205 4. Tajpu dw por forviŝi la vorton.
207 RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
208 tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas
209 alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj
212 ---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.
214 5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
218 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
219 Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO
222 ** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. **
224 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
226 2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->.
228 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).
230 4. Tajpu d$ por forivŝi ĝis la fino de la linio.
232 ---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.
235 5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.
239 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
240 Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ
243 Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
244 movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d
250 d - estas la operatoro de movo
251 movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)
253 Mallonga listo de movoj:
254 w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo.
255 e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
256 $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.
258 Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.
260 RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
261 la kursoron kiel specifite.
264 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
265 Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO
267 ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **
269 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.
271 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.
273 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.
275 4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.
278 5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.
280 ---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.
282 6. Moviĝu al la leciono 2.5.
285 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
286 Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI
289 ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **
291 En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
292 ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
295 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.
297 2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn
299 3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
300 MAJUSKLAJN vortojn per unu komando
302 ---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.
305 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
306 Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ
309 ** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. **
311 Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
312 estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion.
314 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
315 2. Tajpu dd por forviŝi la linion.
316 3. Nun moviĝu al la kvara linio.
317 4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn.
319 ---> 1) Rozoj estas ruĝaj,
320 ---> 2) Ŝlimo estas amuza,
321 ---> 3) Violoj estas bluaj,
322 ---> 4) Mi havas aŭton,
323 ---> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas,
324 ---> 6) Sukero estas dolĉa,
325 ---> 7) Kaj tiel vi estas.
328 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
329 Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO
332 ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **
334 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
336 2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
337 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon.
338 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
339 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
340 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn.
341 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
342 por refari la komandojn (malfari la malfarojn).
344 ---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.
346 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.
349 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
353 1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw
354 2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$
355 3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd
357 4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w
358 5. La formato de ŝanĝa komando estas:
359 operatoro [nombro] movo
362 operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi
363 [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon
364 movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto),
365 $ (ĝis fino de linio), ktp.
367 6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0
369 7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u)
370 Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U)
371 Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R
374 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
375 Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO
378 ** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **
380 1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio.
382 2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.
384 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.
386 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron.
388 5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.
390 ---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
391 ---> b) Violoj estas bluaj,
392 ---> c) Inteligenteco lerneblas,
393 ---> a) Rozoj estas ruĝaj,
396 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
397 Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO
400 ** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . **
403 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
405 2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.
407 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie.
409 4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.
411 ---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
412 ---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!
414 5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.
416 Rimarko: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.
419 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
420 Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO
423 ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . **
425 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
427 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw
429 3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).
431 4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.
433 5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.
435 ---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
436 ---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.
439 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
440 Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c
443 ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. **
445 1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:
449 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio).
451 3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.
453 4. Movu la kursoron al la unua eraro.
455 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.
457 ---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
458 ---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$
460 RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.
463 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
467 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la
468 forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
469 iros en la linion sub la kursoro).
471 2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon
472 kion vi deziras havi tie.
474 3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
475 la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
476 de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.
478 4. La formato de ŝanĝo estas:
482 Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.
485 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
486 Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO
489 ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
490 Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. **
492 RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!
494 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G.
495 Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
496 pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.
498 RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra
499 angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
500 ŝaltita (vidu :help 'ruler')
502 2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
503 Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.
505 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos
506 vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.
508 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.
511 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
512 Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO
515 ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. **
517 1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
518 aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando.
520 2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
521 Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.
523 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n .
524 Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N .
526 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / .
528 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
529 literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen.
531 ---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.
533 RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
534 komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.
537 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
538 Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ
541 ** Tajpu % por trovi kongruan ), ] aŭ } **
543 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.
545 2. Nun tajpu la % signon.
547 3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.
549 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.
551 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
554 ---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))
557 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
558 Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO
561 ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **
563 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
565 2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la
566 unuan okazaĵon de "laa" en la linio.
568 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan
569 anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
572 ---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.
574 4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
575 tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la
576 intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
578 Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
580 Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
581 dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
585 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
588 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
589 G movas la kursoron al la fino de la dosiero.
590 numero G movas la kursoron al numero de tiu linio.
591 gg movas la kursoron al la unua linio.
593 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
594 Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
595 Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
596 N por serĉi en la mala direkto.
597 CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.
599 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
602 4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
603 Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
604 Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g
605 Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g
606 Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc
609 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
610 Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON
613 ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **
615 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
616 de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.
618 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
619 eksteran ŝelan komandon ajn.
621 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la
622 enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
623 Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias.
625 RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun
628 RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo>
629 Ekde nun, ni ne plu mencios tion.
632 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
633 Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO
636 ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. **
638 1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo.
639 Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio.
641 2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO.
643 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo)
645 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO.
646 Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ !ls denove por vidigi vian
649 RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO,
650 la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi
653 5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO
654 aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO
657 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
658 Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON
661 ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO **
663 1. Movu la kursoron al tiu linio.
665 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la
668 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos.
670 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas.
671 Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ premi <Enenklavo>.
673 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir
674 aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la sekvanta
677 RIMARKO: Premo de v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron
678 por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi
679 operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas
683 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
684 Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN
687 ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON **
689 1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio.
691 RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam
692 moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove.
694 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO
695 estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis.
696 La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro.
698 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku,
699 ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem
702 RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple,
703 :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la
707 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
711 1. :!komando plenumas eksteran komandon.
713 Iuj utilaj ekzemploj estas:
715 :!dir :!ls - listigas dosierujon
716 :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO
718 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la
721 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigon de linioj en
724 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas
725 ĝin sub la pozicion de la kursoro.
727 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la
728 pozicion de la kursoro.
731 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
732 Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO
735 ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. **
737 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
739 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj
740 eniri la Enmetan reĝimon.
742 3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon.
744 ---> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en
747 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O ,
748 anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio.
750 ---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio.
753 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
754 Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO
757 ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. **
759 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->.
761 2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li.
763 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro.
765 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu <ESK> por
766 eliri la Enmetan reĝimon.
768 5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu
771 ---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio.
772 ---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio.
774 RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo
775 estas tie, kie la signoj estas enmetitaj.
778 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
779 Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI
782 ** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. **
784 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la
785 kursoron al la komenco de la unua xxx .
787 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi
790 3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera
791 parto de la linio restas neŝanĝata.
793 4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx.
795 ---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx.
796 ---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579.
798 RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo
799 tajpita forviŝas ekzistan signon.
802 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
803 Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON
806 ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin **
809 1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)".
811 2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua".
813 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston.
815 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$
817 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> .
819 6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu
820 ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie
823 ---> a) tio estas la unua ero.
826 RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton.
829 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
830 Leciono 6.5 AGORDI OPCION
833 ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon **
835 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo>
836 Ripetu plurfoje premante n .
838 2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic
840 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n
841 Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas.
843 4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is
845 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo>
847 6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic
849 RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch
850 RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c
851 en la frazo: /ignore\c <Enenklavo>
854 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
857 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo.
858 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro.
860 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro.
861 Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio.
863 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto.
865 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin.
867 5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam
870 6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas:
871 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo
872 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo
873 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn
874 Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio.
876 7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic
879 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
880 Leciono 7.1 AKIRI HELPON
883 ** Uzu la helpan sistemon **
885 Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj
887 - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin)
888 - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin)
889 - tajpu :help <Enenklavo>
891 Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias.
892 Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia.
893 Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron.
895 Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando
896 ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>):
904 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
905 Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON
908 ** Ebligu kapablojn de Vim **
910 Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte
911 malŝaltitaj. Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc.
913 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo:
914 :e ~/.vimrc por Unikso
915 :e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo
917 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc"
918 :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim
920 3. Konservu la dosieron per:
923 La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon.
924 Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc".
925 Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro
928 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
929 Leciono 7.3 KOMPLETIGO
932 ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> **
934 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp
936 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir
938 3. Tajpu la komencon de komando: :e
940 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e".
942 5. Premu <TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit".
944 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI
946 7. Premu <TAB>. Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika)
948 RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj
949 <TAB>. Estas aparte utila por :help .
951 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
955 1. Tajpu :help aŭ premu <F1> aŭ <Helpo> por malfermi helpan fenestron.
957 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd.
959 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro.
961 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron.
963 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn.
965 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn.
966 Premu <TAB> por uzi unu kompletigon.
969 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
971 Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon
972 de la redaktilo Vim, nur tio kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de
973 la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn
974 komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual".
976 Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware,
977 el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante
978 ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio
979 (Colorado State University)
981 Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu.
983 Modifita por Vim de Bram Moolenaar.
985 Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01
986 Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com
987 Lasta ŝanĝo: 2009-02-01
989 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~